コロナウイルスから人類への手紙
La letero de Kronviruso al Homaro
    新型コロナウイルスが世界的に蔓延。ネット界では 「コロナウイルスから人類への手紙」(原題:Coronavirus' Letter To Humanity)が話題になりました。
この機会に三木会で共同翻訳してみました。

Okaze de la afero de la kronviruso Sanmokukai-anoj kuntradukis "Coronavirus' Letter To Humanity" en Esperanton.

La letero de Kronviruso al Homaro

Originale verkis: Vivienne R Reich

Tradukis: Sanmokukai-anoj;

Abe-Y, Aoyama-T, Hirukawa-S,

 Kamakura-S, Ooi-H, Sanpei-K, Ueno-Y

 

 

La Tero mallaŭte flustris.

Tamen vi ne aŭdis . 

La Tero parolis al vi.

Tamen vi ne aŭskultis. 

La Tero kriegis. 

Tamen vi fermis la orelojn.

Kaj mi naskiĝis... 

Mi ne naskiĝis por puni vin.

Mi naskiĝis por veki vin... 

La Tero kriis por peti vian helpon... 

Diluvo. Sed vi ne aŭskultis. 

Brulantaj fajregoj. Sed vi ne aŭskultis. 

Fortegaj uraganoj. Sed vi ne aŭskultis. 

Teruraj tornadoj. Sed vi ne aŭskultis. 

Vi tamen ankoraŭ ne aŭskultas la teron.   

Vivaĵoj en maro mortas pro poluita akvo. 

Glaĉeroj fandiĝantaj kun timiga rapideco. 

Severa sekeco.

Vi ne volis scii, ke la tero estas sub multaj tragediaj krizoj.
 

Senĉesaj militoj.

Senĉesa avideco. 

Vi senpense daŭrigis vian kutiman vivon..

Kiom ajn da malamo troviĝas tie..

Kiom ajn da homoj estas mortigitaj ĉiutage..

Estis tre grave havigi al vi la plej novan aparaton, iPhone,

Pli ol vi zorgas pri tio, kion la tero volis paroli al vi.

Nun mi estas ĉi tie.

Kaj mi igis la mondon ĉesi sur ĝiaj orbitoj.

Fine vi klinis viajn orelojn al mia parolo.

Mi igis vin fuĝi el la nuna stato.

Mi ĉesigis al vi pensi pri materiisma ideo.

Nun vi estas kiel la tero...

Vi konsideras nur vian postvivon 

Kiel vi sentas ? 

Mi donas al vi febron ..

Kiel la fajroj brulas sur la tero. 

Poluata aero de la tero..

Mi al vi donis problemon pri spirado.

Mi donis al vi malfortecon,

Kiel la tero malfortiĝas ĉiutage. 

Mi forprenis de vi komfortojn.. 

Viaj eliroj. 

La aferoj, kiujn vi eble forgesis pri la planedo kaj ĝia doloro. 

Kaj mi haltigis la mondon ... 

Kaj nun... 

Aero en Ĉinio fariĝis klara.

Ĉieloj estas bluaj, ĉar
fabrikoj ne vomas poluon al la tera aero.

La akvo en Venecio estas pura kaj delfenoj videblas.  

Ĉar la gondoloj poluantaj la akvon ne estas uzataj. 

Vi nun havas tempon por pripensi,

Kio gravas en via vivo.

Mi diras ree.

Mi ne estas ĉi tie por puni vin.

Mi estas ĉi tie por veki vin.

Kiam la krizoj finiĝos komplete, mi forlasos.

Bonvolu memori tiujn momentojn.

Aŭskultu la voĉon de la tero,
 

Aŭskultu la voĉon de via animo.

 Ĉesu polui la teron. 

 Ĉesu batali inter vi. 

 Ĉesu zorgi pri materiismaj aferoj. 

 Kaj komencu ami viajn najbarojn. 

 Komencu zorgi pri la tero kaj ĉiuj ĝiaj kreitaĵoj. 

 Ĉar venontfoje mi revenus eĉ pli forta ...             

                       

 kronviruso
inserted by FC2 system