Esperantaj Ret-amantoj Japanaj (ERAJ)
la japana paĝo

(Nombro de retanoj je 2019-04-1)
221 aliĝas al ERAJ, kaj el ili 16 estas el ekster Japanio.


  Esperantaj Ret-Amantoj Japanaj (ERAJ) estas retlisto ĉefe por japanaj esperantistoj.
Oni skribu esperante/japane en la retlisto.
Ĝi estas administrata de la volontuloj formantaj administran komitaton.
Por aliĝi, oni devas informi la administran komitaton pri sia loĝloko (ĝis urba nomo), kiu restos konfidenca.

  Jen estas la ekstrakto de la Regularo.

1. Bazaj principoj
Esperantaj Ret-Amantoj Japanaj (ERAJ) estas fondita por la bono de japanaj esperantistoj.  Oni aliĝas al la listo nur post akcepto de la administra komitato.

2. Aliĝo ktp.
 Aliĝonto devas informi pri jeno, kaj sendu al admin-eraj@googlegroups.com.
 *plena nomo: prononco en fonetika alfabeto (japana aŭ esperanta, se malfacile prononcebla)
 *loĝloko (ĝis urba nomo)
 *retpoŝta adreso
 Okaze de ŝanĝo, eksiĝo, oni informu ankaŭ al la supra administranto.

3. Pri la mesaĝo
*Oni sendu mesaĝon al eraj-anoj@googlegroups.com por distribuo.
*La uzata lingvo estu aŭ la japana aŭ esperanta.
*Oni respektu aŭtoran rajton, kaj ne transportu la mesaĝon aliloken sen la permeso de la mesaĝinto.
*Oni estu deca, kaj evitu kalumnion.
*Oni subskribu sian nomon en mesaĝo.
*Supersignitaj literoj estu esprimitaj per surogatoj, ekz-e x-metode.

   ---kontakto-adreso: admin-eraj@googlegroups.com---
                                                     
 Reprezentanto de administrantoj de ERAJ
                                                                        NAKAMURA Daishin    

inserted by FC2 system